Zazpiak Bat

Zazpiak Bat
Navaro + Malsupra Navaro - Gipusko - Biskajo
Alavo - Lapurdo - Zubero

Zazpiak Bat estas eŭska esprimo, kiu signifas «La sep -- Unu», el zazpi («sep»), ak («la» en pluralo) kaj bat («unu»). Ĝi referencas al la sep historiaj provincoj de Eŭskio.

Ĝi ankaŭ estas la heraldika nomo de la blazono de Eŭskio konsistanta el la sep sekvaj provincoj: unuflanke la kvar hispanaj provincoj de Alavo, Gipusko, Biskajo (formantaj la nuntempan Eŭskan Aŭtonoman Komunumon) kaj provinco konsistanta el la eksa Reĝlando de Navaro (nuntempe Navaro), aliflanke la tri francaj provincoj de Lapurdo, Malsupra Navaro kaj Zubero, inkluzivitaj en departemento Pyrénées-Atlantiques. La blazono konsistas el 6 partoj reprezentantaj ĉiujn provincojn, Navaro kaj Malsupra Navaro havantaj saman blazonon, tiun de Reĝlando de Navaro, kie ambaŭ nunaj provincoj estis kunigitaj ĝis la frua 16-a jarcento.

La Eŭska Aŭtonoma Komunumo havas propran blazonon, Laurak Bat («La kvar -- Unu»), kiu datiĝas de ties konstitucio kiel tia post la morto de Franco. Ĝi konsistas el kvar partoj el kiuj unu el ili, tute ruĝa, simbolas Navaron, aparta aŭtonoma komunumo, kiu laŭ la hispana konstitucio povas per referendumo decidi eniri en ĝin. Ĝi estas forta simbolo kiel la Flago de Eŭskio, la Lauburu (eŭska svastiko) kaj la Aglo nigra (eŭske: «Arrano beltza», standardo kiu datiĝas de Mezepoko).


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search